1. page휴식중 세미나

  2. page세미나강좌

  3. page자취들

반갑습니다!세미나 신청 FAQ

세미나 참가방법이 궁금하시면 클릭하세요!

연구정원 자주 묻는 질문들
세미나 소개세미나 한눈에 보기

현재 다중지성 연구정원에서 진행 중인 세미나 목록을 보시려면 클릭하세요!

세미나 한눈에 보기


▶최근 게시물



▶최근댓글



찾아오시는 길

주소: 서울시 마포구 동교로18길 9-13
[서교동 464-56]
(우편번호:04030)

메일보내기(daziwon@gmail.com)

연락처: 02-325-2102
계좌: 479001-01-179485
(국민/조정환)

mask

mask ☆140자 다지원 소식

mask

21

2013-Dec

[12.21] Tio ne estas krizo reala, tio estas krizo financa !

작성자: 현덕 IP ADRESS: *.33.210.79 조회 수: 623

 

 

http://eo.mondediplo.com/article2002.html

 

La averto de la ekvadora prezidanto

에콰도르 대통령의 경고

 

„Tio ne estas krizo reala, tio estas krizo financa !”

"이것은 현실 위기가 아니라 금융 위기이다 !"

 

„La enŝuldata Eŭropo faras la samajn erarojn kiel ni”

빚지게 된 유럽이 우리의 과오를 되풀이한다.

-ata 분사형용사 진행 수동

 

Okaze de prelego en la pariza universitato Sorbono, la 6-an de novembro 2013, la ekvadora prezidanto Rafael Correa interpelaciis siajn eŭropajn sampostenulojn pri ties mastrumo de la ŝuldo-krizo. Tiu estas laŭ li karakterizata de unusola obsedo : garantii la interesojn de la financo. Jen li verkis sintezon de sia pripensado.

 

2013년 11월 6일 파리 소르본 대학 강연에서, 에콰도르 대통령 라파엘 꼬레아는 부채의 위기에 대한 그들의 관리에 관한 그것의 동등한 위치의 유럽을 호명했다. 이것은 그에 따르면, 유일한 망상으로 특징된다. : 금융의 이자를 보장하는 것 말이다. 그는 여기에 그의 생각을 종합하여 썼다.

 

de Rafael CORREA

라파엘 꼬레아

 

NI LATINAMERIKANOJ estas spertuloj pri krizoj. Ne ĉar ni estus pli inteligentaj ol la aliaj, sed ĉar ni ĉiujn suferis. Kaj ni terure malbone mastrumis ilin, ĉar ni havis nur unu solan prioritaton : defendi la interesojn de la kapitalo, eĉ riske de dronigi la regionon en longan ŝuldokrizon. Hodiaŭ ni observas kun zorgo, ke Eŭropo iras siavice la saman vojon.

 

우리 라틴아메리카인들은 긴급 상황에 전문가들이다. 우리가 다른 사람들 보다 똑똑해서가 아니라, 우리는 모두 고통 받고 있기 때문이다. 그리고 우리는 긴급 상황을 몹시 나쁘게 관리했다. 왜냐하면 우리는 오직 하나를 우선했다. 자본의 이자를 방어하기 위해, 부채의 긴 위기 속에 빠뜨리는 것을 벗어나려고 말이다. 오늘날 우리는 유럽이 그 같은 길을 향하는 것에 걱정과 같이 관망한다.

 

 

En la 1970-aj jaroj la latinamerikaj landoj eniris situacion de intensa ekstera ŝuldiĝo. La oficiala historio asertas, ke tiu situacio rezultis el la politiko de la „senresponsaj” registaroj kaj el la akumulitaj malekvilibroj pro la disvolvo-modelo, kiun la subkontinento sekvis post la milito : la starigo de industrio kiu povis loke produkti la importitajn produktojn, aŭ „industriigo substituanta importaĵojn”.

 

1970년대 라틴아메리카 나라들은 외부에 집중적으로 빚진 상황에 들어갔다. 공식 역사는 <무책임한>정부가 이끈 정책들의 결과로 이런 상황에 놓였고, 전후 아대륙으로 적용된 발전 모델을 이유로 축적된 불균형들의 결과 이런 상황에 놓였다고 주장한다. : 지역적으로 수입된 상품들을 생산할 수 있는 산업을 창조 또는 <수입품의 대용품으로 산업화>

 

 

Tiu intensa enŝuldiĝo estis fakte instigita ‒ kaj eĉ trudita ‒ de la internaciaj financ-organismoj. Ilia laŭdira logiko volis, ke danke al financado de alte profitigaj projektoj, kiuj tiam abundis en la triamondaj landoj, oni atingos disvolvadon, dum la profitoj el tiuj investoj ebligos repagi la faritajn ŝuldojn.

 

이 집중적인 빚은 실제로 국제 금융기관에 의해 승급되었다. - 그리고 심지어 강요되었다. - 그들이 말하는 논리는, 제3세계 나라들 시기에 풍부한 고수익 자금조달(융자) 기획의 은혜는, 이 투자들의 수익이 축약된 부채들을 상환할 수 있는 동안, 우리는 발전에 성공한다는 것이다.

 

 

Tio daŭris ĝis la 13-a de aŭgusto 1982, kiam Meksiko deklaris sin nekapabla repagi la ŝuldojn laŭ la datoj. Ekde tiam, la tuta Latinameriko suferis la suspendon de internaciaj pruntoj, kaj samtempe brutalan altigon de la interezoj de sia ŝuldo. Ŝuldoj kontraktitaj je 4 aŭ 6 elcentoj, sed kun varia kvoto, subite atingis 20 elcentojn. Mark Twain diris : „Bankisto estas iu, kiu pruntas al vi pluvombrelon kiam brilas la suno kaj kiu forprenas ĝin, kiam ekpluvas …”

 

지난 1982년 8월 13일, 멕시코가 부채들에 대해서 갚을 수 없다고 그들 스스로 선언했다. 그때 이후로 모든 라틴 아메리카는 부채에서 이자율의 잔인한 상승과 같이 국제적 융자의 중지로 고통 받아야 했다. 부채들은 4% 또는 6%의 압축된 것이지만 변동이율이었고, 갑자기 20%로 뛰었다. Mark Twain이 말했다, “은행원은 태양이 비출 때 당신에게 우산을 빌려 주고, 비가 내리기 시작하면 그것을 되찾아 간다.”

 

 

Jen kiel komenciĝis nia „ŝuldokrizo”. Dum la jardeko de 1980, Latinameriko faris al siaj kreditoroj netan transkontigon de 195 miliardoj da dolaroj (preskaŭ 554 miliardoj da dolaroj laŭ aktuala valoro). Samtempe la ekstera ŝuldo de la regiono pasis tamen de 223 miliardoj da dolaroj en 1980 al … 443 miliardoj da dolaroj en 1991 ! Kaj tio ne pro novaj kreditoj, sed nur pro la refinancado kaj akumuliĝo de la interezoj.

 

그러므로 우리의 부채위기는 시작했다. 1980년대, 라틴아메리카는 1950억 달러(현재 가치로 약 5540억 달러)의 갑작스런 자금 이체된 그것의 채권자들을 만들었다. 동시에 지역의 외부 부채는 1980년대에 2230억 달러가 발생했고, 1991년에 4430억 달러가 되었다. 그리고 이것은 새로운 신용들 때문이 아니라 오로지 그 이자의 재금융과 축적 때문이다.

 

 

Fakte ĉe la fino de la jardeko 1980 la subkontinento havis la saman nivelon de enspezo po loĝanto kiel meze de la 1970-aj jaroj. Oni parolas pri „jardeko perdita” por la disvolvado. En la realo, perdita estis tuta generacio.

 

사실 1980년대 말 아대륙은 1970년대 중반 자본당 소득 수준은 동등했다. 우리는 발달과정에서 “잃어버린 십년”에 관하여 이야기 하는 중이다. 실재로 잃어버린 것은 전체 세대였다.

 

 

Kvankam la respondecoj estis dividitaj, la centraj landoj, la internaciaj burokrataĵoj kiel la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko kaj la Interamerika Banko de Disvolvado (IBD), same kiel la internaciaj privataj bankoj, kompreneble atribuis la malfacilaĵon al problemo de superenŝuldiĝo de la ŝtatoj (overborrowing). Neniam ili konsideris sian propran rolon en la senresponsa trudado de kreditoj (overlending), do la alian flankon.

 

비록 책임들은 분할 됐지만, 핵심 국가들, IMF, 세계은행, 미주 개발 은행 만큼 국제적 사적 은행들도 확실히 나라의 과부채 문제를 어렵게 했다.(지나친 차용). 신용들의 책임 없는 강요로 그 자신의 역할을 결코 고려하지 않았고,(지나친 빌려주기) 그 반대였다.

 

 

La severaj krizoj buĝetaj kaj de ekstera ŝuldo kaŭzitaj de la neta transigo de resursoj de Latinameriko al ĝiaj kreditoroj igis sufiĉe multajn landojn de la regiono skribi „intenc-leterojn” diktitajn de la IMF. Tiuj devigaj interkonsentoj ebligis ricevi pruntojn de tiu organismo kaj ankaŭ ties kaŭcion por la reintertraktado de la duflankaj ŝuldoj kun la kreditoraj landoj, kiuj troviĝis en la Pariza Klubo.

 

심한 예산 위기들과 외채는 라틴아메리카로부터 그것의 신용자들에게 자금의 급격한 이동으로 인한 것이었고 IMF가 쓴 “국제 문서들”에 쓰여진 지역의 매우 많은 나라들이었다. 이 묶여진 협정들은 조직으로부터 융자를 받을 수 있게 했고 파리클럽의 채권국들과 같이 쌍방의 부채를 재결합했다.

 

 

„Manko de gvidantoj kaj ideoj”

리더쉽과 생각들의 결여

 

 

Tiuj programoj de struktura alĝustigo kaj de stabiligo trudis la ĉiamajn receptojn : buĝetan malabundon, altigon de la prezoj de publikaj servoj, privatigojn ktp. Per ĉiuj ĉi disponoj oni ne provis kiom eble plej rapide eliri el la krizo, nek instigi la kreskon aŭ la dungon, sed garantii la repagon de la pruntoj de la privataj bankoj. Fine, la koncernataj landoj estis daŭre en ŝuldoj, jam ne ĉe tiuj establoj, sed ĉe la internaciaj financ-organismoj, kiuj protektis la interesojn de la bankoj.

 

이 구조적 적응과 안정 계획들은 다음의 내용으로 부과했다. : 희박한 예산, 공공 서비스 가격의 증가, 민영화 등. 모든 수단들로 그들은 가능한 빨리 위기에서 나오려 하지 않거나 성장이나 고용을 장려하지 않았고, 사적 은행의 융자 보상을 보장하지 않았다. 마지막으로 관계된 모든 나라들은 부채에 허덕였고, 그것의 설립체들에서가 아니라 은행의 이자들을 방어하는 국제적 금융 조직들에 의해서였다.

 

 

Komence de la 1980-aj jaroj, nova modelo de disvolvado komencis trudiĝi en Latinameriko kaj en la mondo : la novliberalismo. Tiu nova „interkonsento” pri la disvolvostrategio estis kromnomata „interkonsento de Vaŝingtono”, kaj ĝiaj precipaj konceptintoj kaj instigantoj estis la multflankaj financaj organismoj, kies seĝo estis en Vaŝingtono, kiel ekzemple la Trezor-departemento de Usono. Laŭ la moda logiko, la krizo en Latinameriko devenis el ekscesa interveno de la ŝtato en la ekonomio, kun manko de taŭga sistemo de liberaj prezoj kaj kun malproksimeco de la internaciaj merkatoj ‒ surbaze de la ideo, ke tiuj ecoj devenis el la latinamerika modelo de industriigo per substituado de importaĵoj.

 

1980년대 초, 새로운 발전 모델이 라틴아메리카에서 부과되기 시작했고, 세계에서 시작되었다. : 바로 신자유주의다. 이 발전 전력의 “뉴 딜 (새로운 거래)”은 워싱턴의 동의라 이름 지었고, 그것의 주요 개념들을 선도하는 것은 워싱턴에 위치하고 미국 보물 부서같은 다중 금융 조직들이었다.

 

 

Kiel konsekvenco de senprecedenca ideologia surmerkatiga kampanjo, ŝminkita kiel scienca esploraĵo, kaj sub la rektaj premoj de la IMF kaj de la Monda Banko, la regiono pasis de unu ekstremo al la alia : de la malfido al la merkato kaj de la ekscesa fido al la ŝtato al liberkomerco, al malregulado kaj al privatigoj.

 

전례없는 이데올로기적 시장지향 운동의 결과, 과학적 조사로 만들어졌고, IMF와 세계은행의 직접적 압력 하에서 지역은 극도로 다르게 변했고, 국가의 자유 무역에 대한 지나친 신뢰와 시장의 파괴, 탈규제와 민영화가 이루어졌다.

 

 

La krizo estis ne nur ekonomia ; ĝi okazis ankaŭ pro manko de gvidantoj kaj de ideoj. Ni timis pensi mem kaj ni akceptis same pasive kiel absurde la eksterlandajn diktaĵojn.

 

이 위기는 단지 경제뿐아니라 리더쉽과 생각의 결여 때문에 일어났다. 우리는 우리 스스로 생각하는 것을 꺼려했고 우리는 수동적으로 불합리한 외국 명령을 받아들였다.

 

 

La priskribo de la krizo, kiun spertis Ekvadoro (vidu „Antaŭe en Ekvadoro”) estas certe bone konata al multaj eŭropanoj. La Eŭropa Unio suferas ŝuldon produktitan kaj gravigitan de la novliberala fundamentismo. Kvankam ni respektas la suverenecon kaj sendependecon de ĉiu regiono de la mondo, ni estas surprizitaj konstati, ke Eŭropo, kvankam tiom klera, ripetas en ĉiuj punktoj la erarojn, kiujn hieraŭ faris Latinameriko.

 

에콰도르가 경험한 위기의 묘사는, 물론 많은 유럽인들에게 잘 알려졌다. (보세요. Earlier in Ecuador) 유럽 연합은 생산된 부채에 고통받고, 신자유주의적 근본주의의 압력에 고통받는다. 비록 우리가 세계의 각 지역의 주권과 독립을 기대하지만, 우리는 유럽을 보며 놀란다, 비공식적이지만, 모든 점에서 어제 라틴아메리카가 한 그 실수들이 반복되고 있다.

 

La eŭropaj bankoj pruntis al Grekio kun la aserto, ke ili ne vidis ke la greka buĝeta deficito estis proksimume trioble pli granda ol tiu deklarita de la ŝtato. Denove prezentiĝas la problemo de superenŝuldiĝo, kies kontraŭan parton oni evitas nomi : la ekscesan krediton. Kvazaŭ la financa kapitalo havus neniam eĉ la plej etan respondecon.

 

유럽은행들은 그리스 재정 적자가 나라가 선언 한 것보다 약 세배 더 크다는 것을 보지 않았고 그리스에게 빌려주었다. 다시 그들이 부르기를 피하는 반대편에서 초과부채의 문제로 온다. 마치 금융자본은 결코 조금도 책임이 없는 것 같다.

 

 

De 2010 ĝis 2012 la senlaboreco atingis alarmajn nivelojn en Eŭropo. Inter 2009 kaj 2012, Portugalio, Italio, Grekio, Irlando kaj Hispanio malaltigis siajn buĝetajn elspezojn je 6,4 elcentoj mezume, kaj tiel grave malutilis al la servoj de sano kaj de edukado. Oni pravigas tiun politikon per manko de resursoj ; sed konsiderindaj sumoj estis disponigitaj por restarigi la financan sektoron. En Portugalio, en Grekio kaj en Irlando la sumoj de tiu „banksavado” superas la totalan sumon de jaraj salajroj.

2010부터 2012까지 실업자는 유럽에서 경고 수준에 이르렀다. 2009와 2012 사이에 포르투갈, 이딸리, 그리스, 아일랜드, 스페인은 그들의 예산 지출을 평균 6.4% 내려놓고, 건강 서비스와 교육을 중대하게 약화 시켰다. 우리는 자금 결여 때문이라 하지만 중요한 총계는 금융 부분을 회복시키기 위해 제공됐던 것이다. 포르투갈에서, 그리스, 아일랜드에서 이 “은행 구출”의 총액은 연간 임금들의 총액을 초과한다.

 

 

Dum la krizo akre frapas la eŭropajn popolojn, oni daŭre trudas al ili la receptojn, kiuj fiaskis ĉie en la mondo.

 

위기가 유럽 국가들을 급격히 몰아붙이는 동안, 그들은 세계 모든 곳에서 실패한 처방들을 부과하기를 계속한다.

 

 

Ni prenu la ekzemplon de Kipro. Kiel ĉiam, la problemo komenciĝas kun la malregulado de la financa sektoro. En 2012, ĝia malbona mastrumado fariĝis netenebla. La kipraj bankoj, speciale la Banko de Kipro kaj la Banko Laiki, estis donintaj al Grekio privatajn pruntojn en alteco super la kipra malneta enlanda produkto (MEP). En aprilo 2013, la „triopo” ‒ IMF, Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Eŭropa Komisiono ‒ proponis „savon” de 10 miliardoj da eŭroj. Ĝi kondiĉis tion al programo de alĝustigo, kiu inkludis la reduktadon de la publika sektoro, la nuligon de la pensi-sistemo per kvotigo por la novaj oficistoj, privatigon de strategiaj publikaj entreprenoj, disponojn de buĝeta alĝustigo ĝis 2018, limigon de la socialaj elspezoj kaj starigon de „fonduso de financa savo”, kies celo estas subteni la bankojn kaj solvi ties problemojn, kaj krome blokadon de la deponaĵoj super 100.000 eŭroj.

 

키프로스의 예로 가보자. 항상 문제는 금융부문의 탈규제와 함께 시작한다. 2012, 그 나쁜 경영은 밝게 되었다. 키프로스 은행들은, 특히 키프러스 은행과 라이키 은행은 키프로스 GDP보다 높은 사적 융자를 주었다. 2013 4월, “최종 명단” - IMF,유럽중앙은행, 유럽위원회는- 100억 유로의 “구제”를 제공했다. 그것은 조정 계획을 규정했고, 공적 부문의 축소, 새로운 노동자들의 연금체계에서 제거, 공기업의 전략적 민영화, 2018년 까지 예산 조정 수단들, 은행들을 지원하기 위한 목적과 그들의 문제들을 풀기 위한 것으로 “금융 구제 자금”의 설립과 사회적 지출의 제한, 그리고 추가하여 100,000 유로 이상의 예금들을 봉쇄하는 것 말이다.

 

 

Neniu dubas, ke reformoj necesas, nek ke necesas korekti gravajn erarojn, ankaŭ originajn : la Eŭropa Unio enprenis landojn kun tre gravaj malsameco de produktivo, kiujn la naciaj salajroj ne respegulis. Kaj la esenca punkto : la realigataj politikoj ne provas eliri el la krizo kun la kiom eble plej malaltaj kostoj por la eŭropaj civitanoj, sed garantii la pagon de la ŝuldo al la privataj bankoj.

 

의심의 여지없이, 개혁은 필요하거나 심각한 오류들을 올바르게 하기 위해 필요하고 물론 본래, 유럽 연합은 매우 중요한 나라의 임금들이 반영되지 않은 생산력의 차이와 함께 나라들이 차지했다. 그리고 핵심은 : 실제 정책들이 가능한 낮은 금액으로 유럽 시민들을 위해 위기를 탈출하려 시도하지 않고 사적 은행들의 부채 납입을 보장하려 시도했다.

 

 

Ni parolis pri landoj enŝuldiĝintaj. Kion pri la privatuloj nekapablaj repagi siajn ŝuldojn ? Ni prenu la ekzemplon de Hispanio. La manko de regulado kaj la tro facila aliro al la mono de la hispanaj bankoj generis grandegan kvanton de hipotekaj kreditoj, kiuj instigis la spekuladon en la nemoveblaĵa sektoro. La bankoj mem serĉis klientojn, taksis la prezon de ilia loĝejo kaj pruntis al ili ĉiam pli por aĉeto de aŭto, de mebloj, de elektroaparatoj ktp. [1]

 

우리는 빚진 나라들에 관하여 말했다. 무엇이 사적인 개인들이 그들의 부채를 지불할 수 없게 했는가? 스페인의 예를 보자. 규제의 결여와 스페인 은행들의 돈에 접근하기 너무 쉬운 것은 재산 부문에서 투기를 조장하는 거대한 담보 대출들을 발생시켰고. 은행들을 그들 스스로 고객들을 찾고, 그들의 집의 가치를 평가했고 그들에게 차, 가구, 전자기기 등을 구입하라고 더 많이 빌려주었다.

 

 

Kiam la nemoveblaĵa veziko krevis, la depruntinto ne povis plu repagi sian ŝuldon : li estis senlabora. Oni forprenis lian loĝejon, sed tiu valoris multe malpli ol kiam li aĉetis ĝin. Lia familio troviĝis sur la strato kaj kun ŝuldoj por sia tuta vivo. En 2012 oni registris ĉiutage pli ol ducent elloĝigojn, kio klarigas grandan parton de la memmortigoj en Hispanio …

 

재산 거품이 터졌을 때, 상환은 그의 부채를 다시 갚을 수 없었고, 그는 실직됐다. 그들은 그의 집을 가져갔고, 그는 그가 샀던 것보다 훨씬 더 가치가 없었다. 그의 가족은 거리에 그의 삶은 모두 부채와 같이 있다. 2012, 그들은 스페인에서 많은 자살들로 설명하는 매일 기본 200명 이상으로 기록됐다.

 

 

Stariĝas demando : kial oni ne uzas rimedojn, kiuj ŝajnas evidentaj, kaj kial oni konstante ripetas la plej malbonan scenaron ? Ĉar la problemo ne estas teĥnika, sed politika. Ĝi estas determinita de fortrilato. Kiu gvidas niajn sociojn ? Ĉu la homoj aŭ la kapitalo ?

 

의문이 든다 : 왜 우리는 명백하게 보이는 자금을 사용할 수 없고, 왜 그들은 자주 가장 나쁜 시나리오를 되풀이하는가? 왜냐하면 문제는 기술적인게 아니라 정치적인 것이다. 그것은 fortrilato에 의해 결정된다. 그것은 우리의 사회들을 지도하는가? 사람들이나 자본에 있는 것인가?

 

 

La plej granda maljustaĵo, kiun oni faris al la ekonomio, estas ke oni forprenis ĝin el ĝia origina naturo de politika ekonomio. Oni kredigis nin, ke ĉio estas teĥnika ; oni metis al la ideologio sciencajn vestaĵojn, kaj instigante nin forgesi la fortrilatojn ene de socio, oni metis nin ĉiujn en la servon de la dominantaj potencoj, de tio, kion mi nomas la „imperio de la kapitalo”.

 

가장 큰 부당함은 경제에 했던 것이다. 그것이 정치적 경제의 본질을 변상시키는 것이다. 우리를 이끈 모든 것은 과학기술적이다, 우리를 놓은 것은 이데올로기적 과학적 조항들이고, 사회내의 fortrilatojn를 잊게 하도록 재촉하는 것이며, 우리를 지배 권력의 서비스 속으로 모두를 몰아 넣는 것이다. 소위 “자본의 규칙”이다.

 

 

La strategio de intensa enŝuldiĝo, kiu generis la latinamerikan ŝuldokrizon, ne celis helpi niajn landojn disvolviĝi. Ĝi obeis al la urĝo plasi la kroman monon kiu inundis la financmerkatojn de la „unua mondo”, la petroldolarojn kiujn la arabaj petrolproduktantaj landoj estis plasintaj en la bankoj de la evoluintaj landoj. Tiuj disponeblaj sumoj venis el la altiĝo de la petrolprezoj sekve al la milito de oktobro 1973, kaj tiuj prezoj estis tenataj altnivelaj fare de la Organizaĵo de Petroleksportaj Landoj (OPEL). Inter 1975 kaj 1980, la deponaĵoj en la internaciaj bankoj pasis de 82 miliardoj da dolaroj al 440 miliardoj (1.226 miliardoj da dolaroj aktuale).

 

차용한 부문의 집중된 전략은, 라틴아메리카의 부채를 발생시킨 것이고 우리의 두 나라들 발전을 돕기위해 의도된 것이 아니었다. 이는 “제1세계”의 금융시장의 홍수로 인한 외부 돈에 포위된 긴급상황에 복종했고, 오일달러들은 그 아랍의 오일상품 국가들이 선진국 은행들에 투자했다. 이 이용할 수 있는 총량들은 1973, 10월 전쟁으로 오일 가격이 상승으로 나왔고, 이 가격들은 OPEC의 조직들의 고 수준 부분으로 유지됐다. 1975과 1980, 국제은행들의 예치금들은 820억 달러에서 4400억달러(현재 1조2260억달러)로 상승했다.

 

 

Pro la neceso plasi tiom grandajn kvantojn da mono, la „tria mondo” fariĝis celo de kredito. Do, ekde 1975, oni ricevis la vizitojn de la internaciaj bankistoj dezirantaj plasi ĉiajn ajn kreditojn ‒ ankaŭ por financi la kurantajn elspezojn kaj la akiron de armiloj por armeaj diktatorecoj kiuj regis multajn ŝtatojn. Tiuj diligentaj bankistoj, kiuj estis neniam venintaj en la regionon, eĉ ne kiel turistoj, alportis ankaŭ dikajn valizojn da subaĉetaĵoj destinitaj al oficistoj por ke tiuj akceptu novajn pruntojn, kun kia ajn preteksto. Samtempe la internaciaj financ-organismoj kaj la disvolvo-agentejoj daŭre vendis la ideon laŭ kiu la solvo estas enŝuldiĝi.

 

돈의 큰 총량들 같은 필수적 투자 때문에, “제3세계”는 신용의 주체가 되었다. 그래서 1975년 이래로 우리는 국제적 은행가들이 다른 신용처로 투자하려고 찾는 방문을 받았다. - 또한 통치된 많은 국가들의 군사 독재국가들의 무기 구매와 유지비 금융을 위해서 말이다. 이 근면한 은행가들은 누구도 심지어 여행객들도 오지 않던 지역에 왔고, 또한 어떤 핑계를 가지고 새로운 융자를 주기 위한 공식적으로 약조된 많은 부가조항들의 무거운 여행가방들을 주었다. 동시에 국제 금융 조직들과 발전 매개체들은 해법을 부채로 끌어내기 위한 생각들을 파는 것을 계속했다.

 

 

Ideologio alivestita kiel scienco

과학으로 변장한 이데올로기

 

Dum la sendependeco de la centraj bankoj servas, fakte, por garantii la daŭrigon de la sistemo sendepende de la verdikto de la urnoj, ĝi estis trudita kiel „teĥnika” neceso komence de la 1990-aj jaroj, pravigita de la tiel nomataj empiriaj studaĵoj kiuj montris, ke tia sistemo generos pli bonajn makroekonomiajn rezultojn. Laŭ tiuj „esploraĵoj”, la sendependaj centraj bankoj povis agi „teĥnike”, malproksime de la malutilaj politikaj premoj. Kun tiom absurda argumento oni devus ankaŭ aŭtonomigi la ministrejon pri financo, ĉar la buĝeta politiko devus ankaŭ esti pure „teĥnika”. Kiel proponis Ronald Coase, premiito de la Reĝa Banko de Svedio pri ekonomiaj sciencoj memore al Alfred Nobel, la rezultoj de tiuj studaĵoj klariĝis per la fakto, ke oni torturis la donitaĵojn ĝis kiam ili diris tion, kion oni volis ke ili diru.

 

실제로 중앙은행들의 독립을 제공했을 동안, 여론들의 판단에 관계없이 체계의 계속함을 보장하는 것은 “과학기술적”으로 1990년 초반에 필수적으로 부과되었고 그러한 체계들이 더 나은 거시경제적 산출을 발생시킬 것이라는 소위 경험적 연구들에 의해 규정되었다. 이 “투자” 로, 중앙 은행들의 독립은 “과학기술적” 활동들이었고, 유해한 정치적 압력으로부터 멀어졌다. 그런 불합리한 논쟁과 같이 우리는 또한 금융에 관한 직무들을 자동적으로 해야 했고, 왜냐하면 예산 정책 또한 순수하게 “과학기술적”이어야 했기 때문이다. Ronald Coase는 스웨덴 경제학상 수상자인데, 그에 따르면, 이 연구들의 결과들은 그들이 그렇게 말하기를 원하는 것을 그들에게 말할 때까지 데이터를 고문했다는 사실을 명확히 했다.

 

 

En la periodo antaŭ la krizo, la aŭtonomaj centraj bankoj dediĉis sin ekskluzive al konservado de la mona stabileco, do al kontrolado de la inflacio, spite al la fakto, ke centraj bankoj estis ludintaj fundamentan rolon en la disvolvado de landoj kiel Japanio aŭ Sud-Koreio. Ĝis la 1970-aj jaroj, la fundamenta celo de la usona Federacia Rezervo estis favori la kreadon de dungoj kaj la ekonomian kreskon ; nur kun la inflaciaj premoj komence de la 1970-aj jaroj la celo helpi la stabilecon de la prezoj estis aldonita.

위기전 시대에, 자율적인 중앙 은행들은 통화 안정 유지와 인플레이션을 통제하기에 극도로 그 자신을 몰두했다. 비록 중앙은행들은 일본이나 한국 같은 나라들의 발전에 핵심 역할을 수행하려 했음에도 말이다. 1970까지, 미국 연방 준비 위원회의 근본 목적은 직업들 창조와 경제 성장을 지지하는 것이었지만, 1970년초 가격 안정화를 돕기 위한 인플레이션 압력들이 추가되었다.

 

 

La prioritato donita al la stabileco de la prezoj signifas ankaŭ, en la praktiko, la forlason de la politiko celanta konservi la plenan uzadon de la resursoj en la ekonomio. Eĉ tiom, ke anstataŭ mildigi la epizodojn de recesio kaj de senlaboreco, la buĝetpolitiko gravigas ilin per senĉesa malaltigo de la elspezoj.

 

우선 가격 안정화 또한 수단들로 주어졌고, 실제는 정책의 포기가 경제에서 자금들의 모든 사용을 보존하는 것을 겨냥했다. 심지어 경기 후퇴와 실직의 사건들을 완화시키기 보다, 예산정책들이 사정없는 소비의 저하와 같이 중요했다.

 

 

La centraj bankoj nomataj „sendependaj”, kiuj zorgas nur pri la monstabileco, estas parto de la problemo, ne ties solvo. Ili estas unu el la faktoroj kiuj malebligas Eŭropon pli rapide eliri el la krizo.

중앙 은행들은 오직 자기안정에 관한 보호만을 하는 “독립”으로 불렸다. 이는 문제의 부분이고 그것의 해법이 아니다. 그것들은 유럽이 더 빨리 위기에서 나오기를 제압하는 요소들 중 하나이다.

 

 

La eŭropaj kapabloj estas tamen disponeblaj. Vi disponas pri ĉio : la homa talento, la produktivaj resursoj, la teĥnologio. Mi kredas, ke necesas tiri el tio gravajn konkludojn : ĉi tie temas pri problemo de socia kunordigado, do de ekonomia politiko de la demando aŭ kiel oni volas nomi ĝin. Aliflanke, la fortrilatoj interne de viaj landoj kaj sur internacia nivelo estas ĉiuj favoraj al la kapitalo, ĉefe la financa, kaj pro tio tiuj politikoj ne estas aplikataj aŭ estas aplikataj en maniero kontraŭa al tiu kiu estas socie dezirinda.

 

유럽인의 기술들은 아직 이용할 수 있다. 당신은 모든 것을 가진다. : 인간 능력, 생산적 자원들, 과학기술들 말이다. 나는 이 중요한 결론들을 이끌어내는데 그것이 필수적이라 믿는다. : 사회적 조정에 대한 문제가 여기 있다. 그리고 당신이 그것을 부르길 원하거나 질문하는 경제 정책들 말이다. 반면에, 당신 나라들의 권력의 균형과 국제적 수준에서는 모두 자본에 특히 금융에 호의적이다. 왜냐하면 이 정책들은 적용되지 않거나 어떤 의미에서는 사회적으로 바람직하게 적용된다.

 

Gurde informataj de la tiel nomata ekonomia scienco kaj de la internaciaj burokrataroj, multaj civitanoj estas konvinkitaj ke „ne estas alternativo”. Ili eraras.

 

곱게 갈린 소위 경제 과학과 국제적 관료들, 많은 시민들은 “대안이 없다.”를 믿게 된다.

그것은 오산이다.

 

 

Rafael CORREA.

List of Articles
번호 제목 글쓴이 날짜 조회 수
공지 La eta princo(어린왕자) P... + 3 김정연 2014-02-22 887
공지 에스페란토 토론 세미나 참... secret 김하은 2013-11-19 4
공지 에스페란토 토론 신설공지(... + 1 Amelano 2013-10-28 706
공지 에스페란토 토론 진행방식 ... Amelano 2013-08-02 561
92 에스페란토 세미나 공지 Amelano 2014-06-24 360
91 [공지] 2014년 5월 17일 토... 현덕 2014-05-16 297
90 [공지] 2014년 5월 10일 에... 현덕 2014-05-10 278
89 [공지] 2014년 5월 10일 토... 현덕 2014-04-30 279
88 [정리] 2014년 4월 26일(토... file 김정연 2014-04-26 312
87 [Ovo 선생님께] 초급 에스... file 돌민 2014-04-21 337
86 2014년 4월 26일 토요일 에... 현덕 2014-04-18 205
85 2014년 4월 12일 토요일 '... 현덕 2014-04-08 225
84 결석계 + 1 김정연 2014-03-21 225
83 [3/22] 에스페란토 돌민 발... file 돌민 2014-03-20 226
82 2014년 3월 22일 토요일 에... + 1 현덕 2014-03-16 228
81 2014년 3월 8일 에스페란토... 김정연 2014-03-08 239
80 에스페란토 발음 연습 사이트 김정연 2014-03-08 288
79 2014년 3월 8일 segmento :... 현덕 2014-03-08 376
78 2014.3.8. La Eta Princo. file 윤희정 2014-03-08 236
77 2014년 3월 8일 토요일 에... + 1 현덕 2014-02-23 244
76 2014.2.22(토) 에스페란토 ... 김정연 2014-02-22 268
75 2월22일 에스페란토 세미나... + 1 Amelano 2014-02-15 224
74 [날짜수정: 2월 8일 에스페... + 7 Amelano 2014-01-19 396


자율평론 mask
새로 시작하는 세미나 정동과 정서 들뢰즈와의 마주침 생명과 혁명 건축, 도시공간, 그리고 사회적 삶 스피노자의 철학 정치철학 고전 읽기 여성주의 시읽기모임 소설 읽기 모임

새로나온 책 [신정-정치]

2017년 새책 [기린은 왜 목이 길까?]
[로지스틱스]
[잉여로서의 생명]
[전쟁론 강의]
[전쟁론]
[천만 관객의 영화 천만 표의 정치]
[가상과 사건]
[예술로서의 삶]
[크레디토크라시]
[대테러전쟁 주식회사]
[마이너리티 코뮌]
[정동의 힘]
[정동 이론]
[공유인으로 사고하라]
[9월, 도쿄의 거리에서]
[빚의 마법]